Ferepoka glavo

19a-jarcenta bildo de glavoj el Hallstatt.

Glavoj faritaj el fero (kontraste al tiuj faritaj el bronzo) aperis el la komenca Ferepoko (ĉ. la 12a jarcento a.K.), sed ili ne disvastiĝis antaŭ la 8a jarcento a.K.

La glavoj de la komenca Ferepoko estis tre diferencaj el postaj ŝtalaj glavoj. Ili estis prilaboritaj por plifortigo, pli ol plifortigitaj per meto en malvarma akvo, kio faris ilin nur ĉirkaŭ la samaj aŭ iomete pli bonaj laŭ terminoj de forto kaj rezistt kompare al la pli fruaj bronzoglavoj. Tio signifas ke ili povis ankoraŭ esti ŝanĝitaj dum la uzado. Tiu tiom plej frua produktado, tamen, kaj la plej granda disponeblo el la kruda materialo ebligis multan pli grandskalan produktadon.

Eventuale forĝistoj lernos ke per aldonado de ia kvanto de karbono (aldonita dum la fandado en la formo de karbo) al la fero, ili povis produkti plibonigitan alojon (nune konata kiel ŝtalo). Per malvarmigo (fari la ŝtalon forta kaj rompebla) kaj kaj hardado (forigi la rompeblon), oni povis fari glavojn kiuj povu suferi multe malpli da damaĝo, kaj povus pli facile reveni al sia formo okaze de misformiĝo. Necesis longa tempo, tamen, antaŭ tio estis farita konsiste, kaj eĉ ĝis la fino de la komenca mezepoka periodo, multaj glavoj estis ankoraŭ faritaj el neplifortigitaj fero. Kelkaj diferencaj metodoj de glavofarado ekzistis en antikvaj epokoj, inklude, plej fame, diverstavolado. Laŭlonge de la historio, diferencaj metodoj estis disvolvigitaj tra la tuta mondo.


Developed by StudentB